Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Ja neniam enamiĝis...

Ja neniam enamiĝis, kiu
diras, ke sklaveco estas am',
ĝi flugilojn donas, ne katenon,
ĝi flugilojn donis al mi jam.

Kaj ne estas tiaj birdflugiloj,
kiajn amo kreas por amant',
bagatel' ne inda al mi estas
flugi de terrando al terrand'.

Jen, mi supren, en ĉielĝardenon
de l' anĝeloj flugas dum moment',
plektas tie kronon el flamrozoj,
el la steloj de la firmament'.

Kaj min kovras jen ĉiela lumo,
jen submonda morna noktmalhel',
sammomente montras sin diablo
kaj infero, Dio kaj ĉiel'.

Tempo, spaco por mi ne ekzistas,
dum mi flugas kun flugila muĝ',
kaj mi flugas kun aŭdaca flugo
de l' mondkreo ĝis la lasta juĝ'.

Tra l' ĉielo kaj infer' flugante,
en infero kiom da turment',
en ĉielo kiom da volupto,
mi trasentas ĉiom dum moment'.